Saluton,
Probable vi jam aŭdis pri la kampanjo “esperanto ĉe abituro”:
esperanto-au-bac.fr, kaj eble vi mem jam subskribis la peticion. Estas
taŭga momento por reprovi tion, kion ni ne sukcesis dum pli ol cent jaroj,
sed tio ĉi eniru pli vastan kuntekston: Esperanto en la oficiala
instruado. Difinante novajn lingvo-ekzamenojn konformajn al Komuna Eŭropa
Referenckadro, nun oficiala en multaj landoj, interalie Francio, Hungaroj
sukcesis doni al Esperanto-diplomoj saman valoron kiel alilingvaj diplomoj.
En Francio, oni sendube plibonigu sian strategion surbaze de nova analizo
de la kunteksto, tamen ne necesas atendi novajn leĝojn por enkonduki
Esperanton en diversnivelajn lernejojn.
Ĉio ĉi konsistigos la temon de seminario, “Esperanto en oficiala
instruado”, organizata en kastelo Greziljono inter la 17a kaj la 23a de
julio 2011. Michel Dechy, Cyrille Hurstel, François Lo Jacomo kaj Guy Camy
prezentos kvar aspektojn de tiu ĉi problemaro por veki konstruan diskuton.
Kiel Kulturdomo de Esperanto, la kastelo Greziljono (gresillon.org ) estas ideala loko
por trakti punktojn tiel gravajn por la Esperanto-kulturo. Sed ĝi krome
estas, tradicie, ejo por kursoj, ekzamenoj kaj aliaj aktivaĵoj: dum la
sama periodo, vi povos sekvi konversaciajn aŭ gramatikajn kursojn de
Jean-Luc Kristos kaj Thierry Saladin, trapasi du unuajn gradojn de
FEI-ekzamenoj, lerni jogon, kanti kaj aŭskulti kantadon, ĉeesti prelegojn
pri diversaj temoj... Ne hezitu viziti nian retejon: gresillon.org/somero por
trovi pli da detaloj pri nia programo, aŭ rekte por aliĝi al la dezirata
periodo: restas ankoraŭ kelkaj liberaj lokoj.
Ĝis tre baldaŭ en nia kastelo, kiu ĉijare festos sesdekjariĝan
jubileon!
Amike,
François LO JACOMO
72 quai de la Loire
75019 Paris
06 80 88 53 27